John Tyler
John TYLER [ĝan tajler] (naskiĝis la 29-an de marto 1790 en Greenway, Virginio, mortis la 18-an de januaro 1862 en Richmond, Virginio) estis la deka prezidanto de Usono.
Li fariĝis la usona vic-prezidento en 1841. Kiam la prezidanto William Henry Harrison mortis post 31 tagoj, Tyler asertis, ke li estas prezidanto. Iuj diris, ke li havu la potencojn sed ne la titolon de la prezidanto.
John Tyler estis alta kaj maldika. En 1813 li edziĝis kun Letitia Christian, kiu mortis en 1842. En 1844 Tyler reedziĝis kun Julia Gardiner. Tyler havis 7 gefilojn per ĉiu edzino. Li estis episkopano.
Dum lia administrado (1831-1845) okazis la Vetoo de la Tria Nacia Banko (1841), la Akapara Akto (1841), la Traktato de Webster-Ashburton (1842) kaj la Traktato de Wanghia (1844).
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]
|
|